Diskuto:青藏铁路通车五年成为高原“绿色天路”

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi tute hazarde trovis tiun tekston kaj interesiĝis pri ĝia temo, nome ekologio. Kie estas la deveno de tiu teksto ? Kio estas ĝia titolo ? Mi estas scivolema pri tio. Kore Petro --Petrochib 04:37, 20. Feb 2014 (CST)


Saluton, kara amiko!

Tiun artikolon mi esperantigis laŭ la peto de samideano, kiu laboras ĉe esperanta retejo EPĈ (El popola ĉinio)http://www.espero.com.cn/ , sed mi ne sciis precize, ĉu kaj kien oni publikigis ĝin. Ĉion bonan al vi! Miaohui


Mi dankas pro la informo kaj ligo. Mi trovis tie tekston pri "Xu Fenĝiang, "arbara diino" sur la tibeta altebenaĵo". Mi esperas, ke la kopi-gluado bone funkciis, por redoni al vi la ĝustan tekston, ne en la tuto, sed la vortero "tibeta altebenaĵo" gvidis min por legi la tutan tekston. Xu estas virino, okdek jaraĝa, kun griza hararo, do mi povis ĝui la rigardon al ŝi. Mi ne volas plu babili, vi certe havas aliajn aferojn por fari! Ĝis! Mi verŝajne faros pliajn serĉojn por trovi la tekston Petro --Petrochib 18:15, 20. Feb 2014 (CST)