Diskuto:天下的男人都死光了吗?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi vidis, ke vi plu faris ŝanĝojn en viajn tekstojn. Tamen, ne tro longigu ilin: mi scias, ke Esperanto postulas tion por la klareco, do la kompreno de la aliaj samideanoj, sed la tekstoj devas resti belaj, kiam oni elparolas ilin. Plej grave estas, ke vi elparolu ilin sen ĝeno, aŭ hezito. Mi esperas ne ofendi vin, tiel parolante; ankaŭ mi spertis tiun mankon, serĉante plibonigi miajn esprimojn. Mi donas ekzemplon: iam, mi devis traduki "kuplado", koncerne homojn, do nek bestojn, nek maŝinojn, kiun oni povus "kupli" mekanike. Post daŭra serĉo, mi trovis "pari", kiu ne rilatas al ia seksumado, sed nur kuniĝo, mi do elektis "pariĝo", kiel bonega redono de la franca esprimo "accouplement". Tie, la respekto al la aliaj estas reala, kaj tio sentiĝas... Kore --Petrochib 19:29, 15. Dec 2013 (CST) -- Dankon por via afabla atentigo, kara amiko! Fakte la tradukon faris alia samideano. Iam mi volis fari modifon por li, do mi transpublikigis ĝin en vikion. Sed bedaŭrinde pro la ĉiutaga okupitado mi preskaŭ forgesis ĝin. Dank' al via helpo mi denove tralegis ĝin kaj samtempe faris iom da korektado kaj polurado. Ĉion bonanal vi!