Diskuto:Ĉu Demonino aŭ Bodisatvo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi redaktis tiun ĉi paĝon kun multe da intereso, ĉar mi samopinias kiel vi! Ĉu vi konsentas pri la ŝanĝoj, kiujn mi faris por plibonigi la tekston? Mi loĝis tiun teksteton en la atentaro. Pro tio, vi vidas la titolon per pli nigraj literoj. Dankon por ajna respondo, fare de la redaktanto, nome Chenleng. Mi salutas.--Petrochib 21:43, 29. Dec 2013 (CST)


Saluton, estimata sinjoro Petro. Bonvole pardonu min pro mia malfrua respondo. Nur hodiaŭ mi legis viajn mesaĝojn. fakte mi ne povas uzi ĉi tiun retpaĝon bone. Krom afiŝi la artikolojn ĉi tien nenion alian mi atentis. tiel mi ne rimarkis viajn mesaĝojn. Majstro diris al mi tion, mi ekrimarkis. mi ankaŭ volis kontakti vin por diskuti la enhavojn por plibonigi ilin. Sinjoro Michel ankaŭ diris al mi vian konton ĉe skajpo. Mi aldonis vin tie, sed vi ne akceptis min. Mi tre dankas vin pro via granda helpo al ni. Mia konto ĉe skajpo estas chenleng87. se vi havas ion por diskuti kun mi, vi povos sendi mesaĝon al mi tie. mi povas tuj ricevi. Ĝojan Novjaron!


Mi dankas por via kontribuo kaj gratulas vin pro via stilo, lerta kaj esprimiva. Mi ĝojas pro nia renkonto, eĉ se nur surreta. Mi preferas skribi tion kaj ĉi tie, por bone pripensi la skribaĵojn, zorge relegi ilin. Mi loĝas en Eŭropo, inter la urboj Liono en Francio kaj Ĝenevo en Svisio. Mi estas franca. Se vi konas Michel, kiu baldaŭ reatingos Ĉinon, salutu lin por mi, dankon. Ni ja estis najbaraj, ĉar li loĝas en urbo Bourg-en-Bresse (pr. [burk'-en-bres'], proksimume). Koran saluton. Petro --Petrochib 21:31, 4. Jan 2014 (CST)