Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post nia morto?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post la morto?

  Respondo: Ne nur estas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas atestaĵojn por subteni la kredon pri renaskiĝo. Estas ne peceto da atestaĵo por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atestaĵo pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglujo kvinjara knabino diris, ke ŝi povas memori siajn "aliajn gepatrojn", kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj ili prezentis centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo ŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri tiama ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene parolis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro la vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. Estis vilaĝo en Hispanio kun la nomo menciita de la kvin-jara knabino. Estis domo samforma kiel ŝi jam priskribis, ĉe la strato, kiun ŝi menciis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis de trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Nun kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglujo kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn? Kaj certe tio ne estas la nura kazo de tiu speco. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginina Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta atestaĵo por budhisma instruo pri la renaskiĝo*.

  * legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type", University Press of Virginina, Charlotteville USA 1975.