Demando: Vi diras, ke estas neniu pruvo pri la ekzisto de dio. Sed kiel okazas mirakloj?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Vi diras, ke estas neniu pruvo pri la ekzisto de dio, sed kiel okazas mirakloj?

  Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvo de ekzisto de dio. Ni aŭdis senprudentajn deklarojn, ke resaniĝo okazas, sed ni neniam gajnis sendependan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis peran raporton, ke iu estis mirakle savita el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan pruvon pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ velkiĝintan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭigo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara. Ĉiuokaze, iam okazas aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki pri tiaj aferoj ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon.