Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.

El Vikio BRE
Redakto de 16:38, 5 Maj. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.

  Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon sendistingan kaj ampleksan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero aŭ vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi la delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaras tie, kie oni emfazas ekspluati la naturon ĝisplene, suĉi lastan sukon de ĝi, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. La aero veneniĝas; la riveroj poluciiĝas kaj sekiĝas; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj malaperas kaj la montdeklivoj dezertiĝas kaj eroziiĝas. Eĉ la klimato ŝanĝiĝas. Se oni iom zorgus pri la ekspluado, detruado kaj mortigado, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.