Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.

  Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon sendistingan kaj ampleksan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero aŭ vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, suĉi lastan sukon de ĝi, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝis; riveroj poluciiĝis kaj sekiĝis; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj malaperis kaj montdeklivoj dezertiĝis kaj eroziiĝis. Eĉ klimato ŝanĝiĝis. Se oni estus iom malhasta por la ekspluado, detruado kaj mortigado, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.