Demando: Tio aŭdiĝas tre timinde.

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Tio aŭdiĝas tre timinde.

  Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis de la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. Iom post iom la egoo ekmalfortiĝas kaj baldaŭ ĝi tute malaperas kiel la sensoj "Mi" "Min" Kaj "Mia". Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da konfliktoj personeca, socia kaj eĉ internacia originis el egoo, racia aŭ nacia fiero, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio "Tio estas la mia!" "Tio apartenas al ni!" Laŭ budhismo vera paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.