Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan maksimon?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan maksimon?

  Respondo: Estas vere, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed estas same al la vero, kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon, por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi la ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi kaj por miloj da aliaj produktaĵoj. Estas tute ne eble vivi sen pera respondeco pri la morto de iuj aliaj vivestaĵoj. Tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi observas la unuan maksimon, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo de vivestaĵoj.