Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.

El Vikio BRE
Redakto de 15:48, 2 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.

  Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro oni difinas idolon kiel "bildon aŭ statuon adoratan kiel dion". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estis dio, do kiel ili povus kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti siajn diversajn kredojn. En Taŭismo, la desegno de "Jino kaj jango" estas uzata por simboli konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, la fiŝo estas uzata kiel simbolo de Krista ĉeesto kaj la kruco estas uzata kiel simbolo de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra, sed ne di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel tio, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.