Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.

  Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro oni difinas idolon kiel "bildon aŭ statuon adoratan kiel dio". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio, do kiel ili povus kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si. En Taŭismo, la desegno de "Jino kaj jango" estas uzata por simboligi konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, oni uzas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra anstataŭ di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.