Demando: Sed la Budho vere kopiis la ideon pri Karmo de Hinduismo, ĉu ne?

El Vikio BRE
Redakto de 19:28, 4 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Sed la Budho vere kopiis la ideon pri Karmo de Hinduismo, ĉu ne?

  Respondo: Hinduismo vere instruis doktrinon pri karmo, kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed iliaj priskriboj pri la ambaŭ instruoj estas tre malsamaj de la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas deciditaj de nia karmo dum budhismo diras, ke ni estas kondiĉitaj de nia karmo. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de vivo al la sekva dum Budhismo diras, ke estas ne tia diro pri animo, anstataŭ konstante sanĝebla fluo de renaskiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter la du religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se Budhismaj kaj Hinduismaj instruoj estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpense kopiis la ideon de aliaj.

  Iam okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluo estas bona ekzemplo. En 1858, ĵus antaŭ la eldono de sia fama libro La Origino de la Specoj, Charles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon de la alia, sed per studado pri la sama fenomeno ili venis al sama konkludo pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditado, hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj akurate.