Demando: Sed la Budho vere kopiis la ideon pri Karmo de Hinduismo, ĉu ne?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne?

  Respondo: Hinduismo vere instruis doktrinon pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed iliaj priskriboj pri la ambaŭ instruoj estas tre malsamaj de la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke ni estas kondiĉitaj de nia karmo. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de vivo al la sekva dum Budhismo neas, ke estas tia diro pri animo, anstataŭe, ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de renaskiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj.

  Foje okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estas bona ekzemplo. En 1858, ĝuste antaŭ la eldono de sia fama libro La Origino de la Specoj, Charles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon de la alia, sed per studado pri la sama fenomeno ili venis al la sama konkludo pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditadoj, hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj akurate.