Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?

  Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn: loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona maniero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, la dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvas la esenca praktiko. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la enspiran kaj elspiran movojn de la spirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble aperas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton sur la spiradon. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj logantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton sur la spiradon. Se vi daŭre tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna paco.