Demando: Se iu memmortigus, ĉu li rompus la unuan maksimon?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Se iu memmortigus, ĉu li rompus la unuan maksimon?

  Respondo: Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble li tion faras pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj, dum memmortigo estas negativaj emocioj al si mem, do tio kontraŭas maksimojn. Sed iu kontemplanta memmortigon aŭ intencanta memmortiĝi ne bezonas informiĝi, ke lia faro estas erara. Ni devas helpi lin kompreni, ke memmortigo estas daŭrigo de lia problemo, sed ne solvo al ĝi.