Demando: Pro kio estas tiel multaj malsamaj specoj de Budhismo?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Kial estas tiom multaj malsamaj specoj de Budhismo?

  Respondo: Estas multaj diversaj specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, grajnigita sukero, ŝtoneca sukero, frukta sukero kaj kando, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉa. Oni produktas sukeron en malsamajn formojn por utiligi en diversaj manieroj. Budhismo estas sama. Estas Theravada Budhismo, Zenisma Budhismo, Purlanda Budhismo, Yogacara Budhismo kaj Vajrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston, la guston de libereco. Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas.Oni interpretas Budhismon dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj ekstere, tamen la esenco de ĉiuj el ili estas la Kvar Noblaj Veroj kaj Nobla Okera Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj inkluzive Budhismo jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diferencoj inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke la malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unu al la aliaj.