Demando: Nun Budhismo estas religio kun granda nombro de homoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Nun Budhismo estas religio kun granda nombro de homoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?

  Respondo: Dum 150 jaroj de forpaso de la Budho lia instruado jam disvastiĝis tre vaste tra la norda Hindio. Poste en ĉirkaŭ 262 a.K. Asoko Maŭrija, la tiama reĝo de Hindio, konvertiĝis al budhismo kaj propagandis la Darmon tra sia tuta regno. Multaj homoj absorbiĝis de altaj etikaj standardoj de budhismo kaj precipe de ĝia oponado al Hindia klasa sistemo. Asoko ankaŭ okazigis grandan konsilion kaj sendis misiajn monaĥojn al najbaraj landoj kaj eĉ ĝis Eŭropo. La plej sukcesa el la misioj estis tiu, kiu iris al Srilanko. La insulo fariĝis budhisma kaj eĉ daŭras ĝis nun. Aliaj misioj disvastigis budhismon al suda kaj okcidenta Hindio, Kaŝmiro kaj la regiono, kie nun estas suda Birmo kaj Penisula Tajlando. Post jarcento aŭ plie Afganio kaj montaraj regionoj de norda hindio fariĝis budhisma, kaj de tie monaĥoj kaj komercistoj iom poŝt iom kondukis la religion al centra Azio kaj fine al Ĉinio, de kie ĝi iris en Koreion kaj Japanion. Estas tre interese por scii, ke budhismo fakte estas la nura eksterlanda pens-sistemo radikiĝinta en Ĉinio. En ĉirkaŭ 12 jarcentoj budhismo fariĝis ĉefa religio en Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo ĉefe pro la klopodoj de srilankaj monaĥoj.