Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?

    Respondo: Iuj religianoj kredas, ke kompatemo aŭ la tre simila amo estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesis atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili fariĝis bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstaŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj povus elspezi siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similajn? Budhismo instruas, ke vi devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti indivduo vere ekvilibra kaj perfekta.