Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe vi devas mediti antaŭ ol vi iluminiĝos?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe vi devas mediti antaŭ ol vi iluminiĝos?

  Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Fari paŝon ĉiufoje.