Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?

  Respondo: La budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo kaj por kvin aŭ ses cent jaroj monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de budhismo. Sed por iom da ne bone konataj kaŭzoj monaĥinoj ne plu ordiniĝis kaj ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina samgo pereis en Barato kaj Sudorienta Azio. Sed la Samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj de Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, virinoj rajtas havi monaĥan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.