Demando: Kiu estis Budho Ŝakjamunio?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Kiu estis la Budho Ŝakjamunio?

  Respondo: En la jaro 563 A.K. Knabo naskiĝis en reĝa familio de norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la mondaj komforto kaj sekureco ne garantias homan feliĉon. Li estis profunde kortuŝita pro homaj suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon por homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, kaj iris al grandaj religiaj instruistoj en tiu periodo por lerni de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la veran kaŭzon de homa sufero kaj la metodon por venki ĝin. Fine, post siaj studado, klopodo kaj meditado dum ses jaroj li havis sperton, en kiu ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite iluminiĝis. Ekde tiam, li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. En la sekvaj 45 jaroj, li vojaĝis ĉie en norda Hindio por instrui al aliaj homoj tion, kion li eltrovis. Liaj kompato kaj pacienco estis superordinaraj kaj li havis milojn da sekvantoj. En la 80-a jaraĝo li forpasis, estante maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ digna kaj serena.