Demando: Kion budhismo diras pri naskolimigo?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kion budhismo diras pri naskolimigo?

  Respondo: Iuj religioj instruas, ke sekskuniĝo pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, kaj tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke sekskuniĝo havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generado, kiel esprimo de amo kaj deziro inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ciuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte budhismo dirus, ke en la mondo kie okazas loĝantara eksplodo, naskolimigo estas vere farenda.