Demando: Kiom grava estas la sutroj al budhanoj?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kiom gravaj estas la sutroj al budhanoj?

  Respondo: Budhanoj ne opinias, ke la Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, ke ĉiun vorton de kiu ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas noto de instruo de granda viro, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, kaj Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni kion la Tripitako instruas anstataŭ nur kredi ĝin. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalon. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.