Demando: Kio estas Vajrajano?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kio estas Vajrajano?

  Respondo: Tiu speco de Budhismo ekestiĝis en Hindio en la sesa kaj sepa jarcentoj p.K. en la tempo, kiam Hinduismo travivis grandan rivalon en Hindio. Responde al tio iuj budhanoj influiĝis de aspektoj de Hinduismo precipe la adoro al dioj kaj la uzado de komplikaj ritoj. En la 11-a jarcento Vajrajano bone establiĝis en Tibeto, kie ĝi disvolviĝis plue. La vorto Vajrajano signifas Diamantan Vojon, kaj aludis al la supozeble nerompeblan logikon, kiun Vajranananoj kutime uzas por pravigi kaj defendi iujn el siaj ideoj. Vajrajanoj pli dependas de speco de literaturo nomata tantro ol de tradiciaj budhanaj skriboj kaj do iam ĝi ankaŭ konatiĝas kiel Tantrajano. Vajrajano nun furoras en Mogolio, Tibeto, Ladako, Nepalo, Butano, kaj inter la tibetanoj vivantaj en Hindio.