Demando: Kio estas Mahajana Budhismo?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kio estas Mahajana Budhismo?

  Respondo: En ĉirkaŭ 1-a jarcento a.K. iuj signifoj de la Budhaj instruoj estis esploritaj pli profunde. Krome, socio evoluis kaj tio bezonis pli novan kaj taŭgan eksplikadon de budhaj instruoj. Multaj skoloj estiĝintaj el tiuj novaj evoluadoj komune nomiĝas Mahajano, signifanta la grandan vojon, ĉar ili asertis, ke ili estas pli konvena al ĉiuj, ne nur al monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj jam rezignis la mondon. Mahajano fine fariĝis ĉefa speco de budhismo en Hindio, kaj nun estas praktikita en Ĉinio, Koreio, Taiwan, Vjetnamio kaj Japanio. Iuj Teravadanoj diras, ke Mahajano estas tordo de la Budhaj instruoj. Tamen Manajanoj montris, ke la Budho akceptis ŝanĝon kiel unu el la plej fundamenta el ĉiuj veroj kaj ke iliaj interpretado de budhismo estas ne pli torda de budhismo ol tio, ke kverkarbo estas tordo de glano.