Demando: Kio estas Budhismo?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kio estas Budhismo?

  Respondo: La nomo Budhismo venis el la vorto 'budhi', kiu signifas iluminiĝon. Do ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio havas sian originon en la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 300 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.