Demando: Kiel menso iras de unu korpo al alia?: Malsamoj inter versioj
El Vikio BRE
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' Demando: Kiel menso iras de unu korpo al alia? Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj ...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:48, 10 Maj. 2012
Demando: Kiel menso iras de unu korpo al alia?
Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muzikoj. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, kiu disaŭdigas ilin kiel vortojn kaj muzikon. Tio estas simila al menso. Je morto de la homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estos allogita kaj ricevita de fekundita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en ties cerbo, de kie ĝi poste aktiviĝas kiel la nova personeco.