Demando: Kiel menso iras de unu korpo al alia?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kiel menso iras de unu korpo al alia?

  Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muzikoj. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, de kie ili disaŭdiĝas kiel vortoj kaj muziko. Tio estas simila al menso. Je morto de la homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estos allogita kaj ricevita de fekundigita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en ties cerbo, de kie ĝi poste aktiviĝas kiel la nova personeco.