Demando: Kiam budhismo unue venis en la okcidenton?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kiam budhismo unue venis en la okcidenton?

  Respondo: La unuaj budhaniĝintaj okcidentanoj eble estis grekanoj, kiuj migris en Hindion post la invado de Aleksandro la granda en la 3-a jarcento a.K. Unu el la plej gravaj antikvaj budhismaj libroj, la Milindapanha, konsistis el dialogo inter la hindia monaĥo Nagasena kaj la indo-greka reĝo Milinda. Sed en nunaj tempoj budhismo vekis la admiradon kaj respekton en la okcidento je la fino de la 19-a jarcento kiam kleruloj ektradukis budhismajn sutrojn kaj verkis pri budhismo. Je la frua 1900 kelkaj okcidentanoj sin nomis budhanoj kaj unu aŭ du el ili fariĝis monaĥoj. Ekde 1960 la nombro de okcidentaj budhanoj kreskis stabile kaj hodiaŭ ili fariĝis malgranda sed signifoplena minoritato en plej multaj okcidentaj landoj.