Demando: Iuj homoj diras, ke ĉiuj religioj estas efektive samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Iuj homoj diras, ke ĉiuj religioj estas efektive samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?

  Respondo: Religio estas fenomeno tro komplika kaj diversa por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto enhavas elementojn de ambaŭ ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas dio, sed ekzemple kristanismo instruas, ke dio ekzistas. Mi opinias, ke tio estas tre grava diferenco. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:

  "Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; Amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas." I. Kor. 13-7

  Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj, kiujn ni povus havi, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj kiujn ni farus. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj kristanismo certe estas malsamaj. Sed kiam temas pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj.