Demando: Iuj homoj diras, "Ĉiuj religioj estas efektive samaj." Ĉu vi konsentas kun ili?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Iuj homoj diras, "Ĉiuj religioj estas efektive samaj." Ĉu vi konsentas kun ili?

  Respondo: Religio estas fenomeno tro komplika kaj diversa por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke tiu aserto enhavas ambaŭ elementojn veran kaj falsan. Budhismo instruas, ke dio ne ekzistas, sed ekzemple kristanismo instruas, ke dio estas. Mi opinias, ke tio estas tre grava diferenco. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:

  "Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj sed ne havus amon, mi estus nur bruanta gongo aŭ sonoranta cimbalo. Se mi havus talenton de prefeto kaj povus kompreni ĉiujn misterojn kaj sciojn, kaj se mi havus fidon tiel fortan ke ĝi povus movi monton, sed mi ne havus amon, mi estus nenio. Se mi donis al malriĉulo ĉion kion mi havas kaj eĉ dediĉis mian korpon en fajron, sed mi ne havus amon, mi akirus nenion. Amo estas pacienco, amo estas bonkoreco. Ĝi nek envias, nek fanfaronas, nek fieras. Amo estas nek kruda, nek mem-serĉa, nek facile kolerema. Ĝi havas nenian noton de erara faro. Amo ne ĝuas malicon, sed ĝojas pro vero. Ĝi ĉiam protektas, ĉiam fidas, ĉiam persistas." I Cor. 13-7

  Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj eksterordinaraj potencoj, kiujn ni havus, ol niaj kapabloj profeti estonton, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj troaj gestoj kiujn ni farus. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, budhismo kaj kristanismo certe estas malsamaj. Sed kiam temas pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj.