Demando: Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus monaĥoj?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus monaĥoj?

  Respondo: Oni povus demandi la saman aferon pri ĉiuj profesioj. "Estas tre bone fariĝi dentisto, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus dentistoj? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksio." "Estas tre bone fariĝi instruisto, sed kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus instruistoj? Estus ne plu dentisto, kaj tiel plu." La Budho neniam proponis, ke ĉiuj homoj devas fariĝi monaĥoj aŭ monaĥinoj, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estos homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentistoj kaj instruistoj ili havas specialajn spertojn kaj sciojn, kiuj povas helpi al la komunumo en kiu ili vivas.