Demando: Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas moanĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas moanĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?

  Respondo: Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en sia laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povas hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantajn monaĥojn, kies bezonoj estas tre malmultaj, ĉar oni esperas, ke ili atingos saĝon kaj iluminiĝon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se ĝi neniam okazas, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi aliajn. En iuj modernaj societoj "la vivstilo de riĉuloj kaj famuloj" kun troa konsumeco kaj sin-indulgeco fariĝis la ideo, kiun oni sekvas aŭ almenaŭ envias. La ekzemplo de meditanta monaĥo atentigas nin, ke ni ne bezonas riĉecon por esti kontentaj. Ĝi montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.