Demando: De kie venas homo kaj kien li iras?

El Vikio BRE
Redakto de 05:04, 10 Maj. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: De kie venas homo kaj kien li iras?

  Respondo: Eble ekzistas tri respondoj al la demando. Tiuj kredantaj je dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistas antaŭ ol ili estas kreitaj. Poste ili aperis laŭ la volo de dio. Ili pasigas sian vivon kaj poste iras al eternaj ĉielo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke homo venas el gravediĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas kaj poste mortas, kaj tiam lia ekzistado ĉesas. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estas abortigitaj antaŭ aŭ dum sia naskiĝo. Ŝajne maljusta estas alia problemo pri la teista ekspliko, ke homoj devas suferi eternan doloron en infero pro tio, kion li faris nur en 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Malkredo kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj ne taŭgas por eterna sufero. Same, 60- aŭ 70-jara bonkonduto estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en ĉielo. La alia ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas pli da scienca atestaĵo por subteni ĝin, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditajn. Kiamaniere la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel gravediĝo disvolviĝas dum nur naŭ monatoj de la simpla kuniĝo inter la spermo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio jam fariĝis konata branĉo de scienco, do fenomeno kiel telepatio estas des pli malfacile akceptebla en materialisma modelo de menso.

  Budhismo prezentas plej kontentigan eksplikon, de kie homoj venas kaj kien ili iros. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj aperintaj kaj disvolviĝintaj en tiu ĉi vivo denove sin estigas en la fekundiĝinta ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas la personecon estiĝintan laŭ kondiĉoj de mensaj karakteroj kunportita de la pasinta vivo kaj kreita per nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝos kaj modifiĝos pro konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado kaj influo de gepatroj kaj socio. Post la morto, ĝi denove sin estigas en nova fekundita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭras ĝis kiam ĉesos la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ renaskiĝi, la menso atingos staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera celo de Budhismo kaj la celo de vivo.