Demando: De kie venas homo kaj kien li iras?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: De kie venas homoj kaj kien ili iras?

  Respondo: Eble ekzistas tri respondoj al la demando. La kredantoj je dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistis antaŭ ol ili estis kreitaj. Poste ili aperis laŭ la volo de dio. Ili pasigas sian vivon kaj poste iras al eternaj ĉielo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke homoj venas el gravediĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas kaj poste mortas, kaj tiam ilia ekzistado ĉesas. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreis ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝis kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estis abortigitaj antaŭ aŭ dum sia naskiĝo. Ŝajne maljusta estas alia problemo pri la teista ekspliko, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro tio, kion li faris nur en 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Malkredo kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj ne taŭgas por eterna sufero. Same, bonkonduto de 60 aŭ 70 jaroj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la paradizo. La alia ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas pli da scienca atestaĵo por subteni ĝin, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditajn. Kiamaniere la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel gravediĝo disvolviĝas dum nur naŭ monatoj de la simpla kuniĝo inter la spermo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio jam fariĝis konata branĉo de scienco, do oni des pli malfacile akceptas la fenomenon kiel telepation en materialisma modelo de menso.

  Budhismo prezentas la plej kontentigan eksplikon, de kie homoj venas kaj kien ili iros. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj aperintaj kaj disvolviĝintaj en tiu ĉi vivo denove sin estigas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas la personecon estiĝintan laŭ kondiĉoj de mensaj karakteroj veninta de la pasinta vivo kaj estiĝinta per nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝos kaj modifiĝos de konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado kaj influo de gepatroj kaj socio. Post la morto, ĝi denove sin estigas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭros ĝis kiam ĉesos la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ renaskiĝi, la menso atingos staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera celo de Budhismo kaj la celo de vivo.