Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?

  Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruiston pri meditado kiam ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.