Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?

  Respondo: Antaŭ la respondado, estas plej bone ke ni difinu la vorton "scienco". Laŭ vortaro scienco estas "scio, kiu povas fariĝi sistemo laŭ la faktoj de oniaj vidoj kaj pruvoj por ekspliki la ĝeneralajn naturajn leĝojn. Ĝi estas branĉo de scioj, ĉion el kiuj oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la esencaj instruoj de Budhismo, la Kvar Noblaj Veroj, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero klarigas, ke sufero havas naturan kaŭzon, la avido, kiun oni ankaŭ povas difini, sperti kaj mezuri. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla ne per dependo al supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj, sed simple per forigo de sia kaŭzo. Tio estas komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de konduto en specialaj manieroj. Kaj la konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas koncepton pri superordinara estaĵo, kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan sintenon. Krome, la konstanta konsilo de la Budho, ke ni ne blinde kredu sed esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto, sendube havas sciencan trajton. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris:     

  "Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ rumoro aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo, tiam sekvu la aferon." A.I,188

  Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:

  "La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitos dogmojn kaj teoriojn. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj aferoj naturaj, psikaj kaj signifoplene komunecaj. Budhismo konformas al ĉi tiu priskribo. Se estas iu religio, kiu povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estus Budhismo."