Bonvole trovu unu oranĝon al bonkoro

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

 Bonvole trovu unu oranĝon por bonkoreco

  Iu murdisto fuĝis tutan jaron. Kiam li venis al granda vilaĝo, lia vesto jam ĉifoniĝis. Suferanta de malsato kaj soifo, li restis longan tempon antaŭ vendostando de fruktoj, kaj ne volis foriri ĉar la oranĝoj sur la stando altiris lin. Sed li jam foruzis la lastan moneron kaj tute ne sciis kiel fari: "Ĉu peti aŭ forrabi?"

  Fine la murdisto malrapide etendis sian manon al akra tranĉilo kunportanta ĉe si.

  Ĝuste en tiu momento, unu granda oranĝo subite aperis antaŭ la distrita murdisto. La murdisto iom surpriziĝis, kaj lia mano tenanta tranĉilon aŭtomate malstreĉiĝis. Ekfektive, la vendisto jam rimarkis la murdiston delonge, kaj supozis, ke li volas manĝi oranĝon, sed mankas al li mono, li do donis unu oranĝon al li: "Bonvolu manĝi, senpage!" la murdisto hezitis momenton, akceptis la oranĝon, ekmanĝis plenbuŝe, kaj poste foriris senvorte.

  Post tri tagoj, la murdisto refoje venis al la vendotablo. Ĉifoje la murdisto ankoraŭ ne parolis, sed la vendisto fervore donis al li kelkajn oranĝojn. Same kiel lastfoje, la murdisto formanĝis oranĝojn kaj rapide foriris. Kiam la vendisto pretis hejmeniri, li trovis ĵurnalon forlasitan de iu gasto. Malfaldinte la ĵurnalon, li tuj ŝtoniĝis surprizite. En la ĵurnalo estis anonco pri arestado de fuĝinta krimulo, la premio al la trovinto estis 30 mil jŭanoj, kaj la foto de la fuĝinto ĝuste tre similis tiun, al kiu li donis oranĝon. Fine racio venkis kompaton kaj la vendisto tuj telefonis al policisto.

  La policistoj embuskis ĉirkaŭ la vendotablo sinsekve kelkajn tagojn. Post tri tagoj, la murdisto vere reaperis, kaj ĉifoje li tualetis same kiel antaŭe. Sed ŝajne li trovis ion, kaj ne tuj eniris la embuskon. Streĉe rigardante agadon de la rifuĝanto, la vendisto kaj policistoj estis maltrankvilaj. Sur la strato homoj venis kaj iris, kaj se la rifuĝanto trovos ekziston de la policistoj, li rapide malaperos en la homamaso. Krome, eble li kunportis tranĉilon, kaj ĉiuokaze povos preni iun kiel ostaĝon. la rezulto estos neimagebla.

  Finfine, ekagis la fuĝanto staranta delonge. Sed okazis afero nekredebla, ke li malrapide elprenis la tranĉilon, ĝin ĵetis surteren, kaj aplombe levis siajn manojn. La policistoj svarmis, kaj facile kaptis la fuĝanton. Surmetite la mankatenon, la rifuĝanto ekparolis: "Momenton, bonvolu permesi min alparoli la vendiston." Sub la regado de la policistoj, li venis al la vendisto, kiu ankoraŭ estis maltrankvila, kaj mallaŭte diris: "Tiu ĵurnalo estis intence lasita de mi." Poste kun rideto li eniris la aŭton de policisto. La vendisto tuj atente esploris tiun ĵurnalon, kaj trovis kelkajn vicoj da skribitaj vortoj: "Mi jam laciĝis de la fuĝanta vivo. Dankon pro via oranĝo. Kiam mi ekpensis kiel fini mian vivon, via bonkoreco emociis min. La premio de raporto pri mi estas 30 mil jŭanoj. Prenu tion kiel mian dankon al vi!

  Ĉiuj homoj estas bonkoraj, ne pro tio, ke mankas al ili malbona menso, sed multe da espero de bonkoreco estis kovrita en profunda koro senkonite de aliaj. Eble estas malfacile bari formiĝon de malbona menso, sed kutime, estas simple trovi kaŭzon por forigi polvon de sia bonkoreco. Nur kiam iu renkontas malfacilaĵon, oni povas doni helpon, eĉ tiel malgrandan kiel unu oranĝon, tason da akvo, mildan ekrigardon…

  【给善良找一个桔子】

  一个杀人犯亡命逃窜了整整一年,来到小镇时,已经衣衫褴褛。饥渴难耐的逃犯在一个水果摊前久久不想离开,摊上的桔子深深诱惑着他。但是他已用完了身上所有的钱,他不知该怎么办:是乞讨还是抢劫?逃犯慢慢把手伸向身上携带的尖刀。

  就在这时,一个大桔子忽然出现在心神不定的逃犯面前。逃犯感到有些意外,握刀的手不由自主地松开。原来,摊主已注意逃犯好久,猜测他是想吃桔子而没有钱,便拿了一个递给他:你吃吧,不要钱的。逃犯犹豫了一下,接过桔子,大口吃了起来,而后什么也没说就离开了。

  三天后,逃犯又来到那个水果摊。这次没等他开口,摊主就拿起几个桔子塞给他。同上次一样,逃犯吃过桔子又匆匆离开。晚上摊主准备回家时,发现水果边放着一份不知哪个顾客遗忘的报纸,展开一看,顿时惊呆了。原来上面大篇幅刊登着通缉令,悬赏3万元给提供线索者,而刊登的逃犯照片酷似他送出桔子的那人。理智最终战胜了怜悯,摊主拨通了警察局的电话。

  警察连续几天埋伏在小摊周围。三天后,逃犯果然又出现了,这次他打扮得与照片上一摸一样。不过,他似乎觉察到了什么,紧张注视着逃犯的一举一动。没有进入警察的包围圈。摊主与警察的心提到了嗓子眼,因为街上人来人往,一旦逃犯发觉警察的存在,就会很快消失在茫茫人海中。而且他身上可能有刀,随时可以挟持人质,后果不堪设想。

  终于,站立许久的逃犯有了行动。但出人意料的是,他缓缓掏出身上所带的尖刀,扔在地上,随即坦然举起双手。警察蜂拥而上,没费吹灰之力便把逃犯制服。戴上手铐的逃犯忽然说:请等一等,让我与水果摊老板说句话。在警察的裹挟下,逃犯来到惊魂未定的摊主面前,小声地说了一句话:那张报纸是我放在那里的。然后挂着满足的微笑走上警车。摊主连忙仔细查阅那份报纸,发现反面还赫然写着几行小字:我已经厌倦了东躲西藏的流亡生涯,谢谢你的桔子,当我为选择怎样结束自己的生命而犹豫不决时,是你的善良感动了我。举报酬劳三万块钱就算是我的报答。

  每个人都是善良的,不是因为没有恶念,而是因为很多善良的愿望被尘封在心底不为人知。阻止恶念的形成也许很复杂,但是给一个人的善良找一个拂去尘埃的理由常常很简单,仅仅是在一个人需要的时候给予帮助,哪怕是一个桔子、一口水、一个眼神……