89. La Falsa Sanktulo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

89. Falsa Sanktulo

  [Hipokriteco]

  Iam antaŭe estis viro, kiu ŝajnis sanktulo laŭ aspekto kaj konduto. Kun la korpo volvita per ĉifonaĵo kaj longaj haroj distaŭzitaj sur la kapo, li sin vivtenis almozpetante en malgranda vilaĝo. Kun ruzeco kaj malnobleco en la menso, li ŝajnigis, ke li forlasis la kroĉiĝemon al la ĉiutaga mondo, sed fakte li estis falsa sanktulo.

  Riĉulo en la vilaĝo volis akiri meritojn per bonfarado, do li konstruigis simplan templeton en la proksima arbaro por la sanktulo. Li ankaŭ regalis lin per la plej bonaj manĝaĵoj el sia propra hejmo.

  Li opiniis, ke ĉi tiu sanktulo kun distaŭzitaj haroj kondutas sincere kaj bone, kaj neniam faros malbonaĵon. Li timis banditojn, do li portis sian familian riĉaĵon de 100 ormoneroj al la malgranda templo. Li enterigis ĝin kaj diris al la sanktulo: "Via Estimata Moŝto, bonvolu prizorgi mian familian riĉaĵon."

  La sanktulo respondis: "Ne maltrankviliĝu pri tiaj aferoj ĉe sanktulo kiel mi. Ni sanktuloj jam rezignis la avidemon al la ordinara afero. Ni havas nek avidemon nek deziron por preni alies posedaĵon."

  "Tre bone, Via Estimata Moŝto," diris la riĉulo. Li foriris pensante, ke li estas tre saĝa konfidi sian riĉaĵon al tiel bona sanktulo.

  Sed la malica sanktulo pensis: "Aha! La trezoro de 100 ormoneroj sufiĉas por mi vivi en la resta tempo de mia vivo. Mi ne plu bezonos labori aŭ peti almozon!" Do post kelkaj tagoj li ŝtele elfosis la riĉaĵon kaj enterigis ĝin ĉe la vojo.

  En la sekva tago li iris al la hejmo de la riĉa vilaĝano kaj manĝis kiel kutime. Manĝinte ĝissate, li diris: "Plej honora sinjoro, mi loĝis ĉi tie vivtenate de vi jam dum sufiĉe longa tempo, sed la sanktuloj, kiuj jam forlasis la mondan deziron, ne devas tro kroĉiĝi al nur unu vilaĝo aŭ patrono. Tio malpurigos la menson de sanktulo , kia mi! Do bonvolu permesi min foriri modeste."

  La riĉulo petegis foje kaj refoje, ke li restu, sed vane. Do li konsentis finfine: "Se vi ne plu volas resti, iru laŭ via volo, Estimata Majstro." Li akompanis la sanktulon ĝis vilaĝlimo kaj adiaŭis lin.

  Irinte mallongan vojon sola, la falsa sanktulo pensis: "Mi devas certigi min, ke la malsaĝa vilaĝano ne suspektu min. Li tiel fidas min, ke li kredas ĉion. Do mi trompu lin per saĝa artifiko!" Li ŝovis sekan herberon en siajn distaŭzitajn harojn kaj reiris al la vilaĝo.

  Vidinte lin, la riĉulo demandis: "Estimata Majstro, kial vi revenis?" Li respondis: "Kara amiko, ĉi tiu herbero el la pajla tegmento de via domo gluiĝis en miaj haroj. Estas plej malbone kaj malpure por sanktulo kiel mi 'preni tion, kion oni ne donis'."

  La mirigita vilaĝano diris: "Nenio gravas, Via Moŝto. Bonvolu demeti ĝin kaj daŭrigi vian vojon. Sanktulo kiel vi eĉ ne prenas herberon kiu apartenas al aliuloj. Kiel mirinda tio estas! Kiel nobla estas vi, la plej pura el sanktuloj! Kiel fortuna mi estas havi honoron por vin vivteni!" Li des pli fidis lin ol antaŭe, riverencis respektoplene kaj adiaŭis lin denove.

  Ĝuste en tiu tempodaŭro la Iluminiĝnto vivis kiel komercisto. Dum sia vojaĝo li haltis por tranokti en la vilaĝo, kaj hazarde aŭdis la tutan paroladon inter la vilaĝano kaj tiel nomata "plej pura sanktulo". Li pensis: "Tio sonas ridinde! Tiu viro certe ŝtelis ion multe pli valoran ol sekan herberon, por kiu li revenis al la posedanto."

  La komercisto demandis al la riĉa vilaĝano: "Amiko, ĉu vi donis ion, ke tiu ĉi sanktulo tenu por vi?" "Jes, amiko," li respondis, "mi konfidis lin gardi mian familian riĉaĵon de 100 ormoneroj." "Mi proponas, ke vi iru kontroli, ĉu ĝi ankoraŭ restas en sia antaŭa loko."

  Maltrankviliĝinte, la riĉulo hastis al la arbara templo, fosis la teron, kaj trovis, ke lia trezoro malaperis. Li tuj kuris al la komercisto kaj diris: "Oni forŝtelis ĝin!" "Amiko," respondis la vojaĝanto, "ĝin forprenis neniu alia krom la tiel nomata sanktulo. Ni kaptu lin kaj reprenu vian trezoron."

  Ili ambaŭ postkuris tiel rapide kiel eble. Post kiam ili atingis la falsan sanktulon, ili konfesigis lin, kie li kaŝe translokis la monon. Ili iris al la kaŝejo ĉe la vojrando kaj elfosis la enterigitan trezoron.

  Vidinte la brilajn ormonerojn, la Bodisatvo diris: "Vi estas sanktulo tute hipokrita. Vi lerte diris ĉiujn belajn vortojn admirindajn por ĉiuj, ke oni ne 'prenu tion, kion aliaj ne donis'. Vi hezitis forlasi eĉ kun herbero, kiu ne apartenas al vi, sed facile ŝtelis cent ormonerojn!" Post la sarkasma kritiko, li konsilis al la falsa sanktulo, ke por sia propra boneco li ŝanĝu sian konduton .

  La moralinstruo estas: Estu singardema kontraŭ ŝajnigita honestulo.