70. Gustumi Mangojn: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 7: Linio 7:
 
  La aĉetanto respondis: "Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povos scii, ke la aliaj estas ankaŭ same bongustaj?" Li do gustumis ĉiujn kaj portis ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis la mordsignojn, li sentis naŭzon, kaj forĵetis ĉiujn mangojn eksteren.
 
  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili aŭdis, ke observado de disciplinoj povas konduki al ili riĉecon kaj feliĉon, doni al ili bonfartecon kaj liberigi ilin el sufero, sed ili ne volis kredi tion, dirante: "Se per almozdono oni povas akiri feliĉon, mi kredos tion nur kiam mi akiros feliĉon." Vidinte la nunajn riĉecon kaj mizerecon kaŭzitajn de la antaŭaj karmoj, ili ne volas kompreni tion per la teorio de kaŭzo kaj efekto, sed nur kredas pri sia sperto. Tuj post ilia morto, perdiĝos ĉiuj iliaj riĉaĵoj kvazaŭ la aĉetanto forĵetis la morditajn mangojn.
+
  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili aŭdis, ke observado de disciplinoj povas konduki al ili riĉecon kaj feliĉon, doni al ili bonfartecon kaj liberigi ilin el sufero, sed ili ne volis kredi tion, dirante: "Se per almozdono oni povas akiri feliĉon, mi kredos tion nur kiam mi akiros feliĉon." Vidinte la nunajn riĉecon kaj mizerecon kaŭzitajn de la antaŭaj karmoj, ili ne volas kompreni tion per la teorio de kaŭzo kaj efekto, sed nur kredas pri sia sperto. Tuj post ilia morto, perdiĝos ĉiuj iliaj riĉaĵoj kvazaŭ la riĉulo forĵetis la morditajn mangojn.

Kiel registrite je 20:34, 2 Jun. 2014

70. Gustumi Mangojn

  Iam riĉa prestiĝulo volis manĝi mangojn kaj sendis sian serviston al alies ĝardeno por aĉeti. Li ordonis: "Vi devas aĉeti la dolĉajn kaj bongustajn." La servisto obeis lin, kaj iris kun mono al la vendisto.

  La vendisto diris: "Ĉiuj el miaj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Bonvolu gustumi por ke vi bone sciu pri tio."