7. Malsaĝulo nomas aliulon kiel sian fraton

El Vikio BRE
Redakto de 03:24, 23 Jul. 2014 de Petrochib (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  7. Malsaĝulo prenis aliulon kiel sian fraton

  Antaŭe vivis homo ne nur bela kaj saĝa, sed ankaŭ senkompare riĉa. Ĉiuj laŭdis lin.

  Vidinte tion, malsaĝulo prenis lin kiel sian fraton por peti lian monon je bezono, sed ne plu nomis lin frato kiam li havis ŝuldon.

  Aliuloj diris: “Kiel malsaĝulo vi estas! Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon sed ne plu rigardas lin kiel vian fraton kiam li ŝuldas?”

  La malsaĝulo respondis: “Mi prenis lin kiel mian fraton nur por peti monon de li, sed fakte li tute ne estas mia frato. Do kiam li ŝuldis, mi ne plu nomis lin frato.”

  Neniu povis sin deteni de rido aŭdinte tion.

  Simile, iuj praktikantoj de aliaj religioj aŭdis la instruon de la Budho, kaj prenis ĝin kiel sian posedaĵon. Kiam oni proponis, ke ili praktiku laŭ la instruo, ili rifuzis dirante: “Mi instruas homojn per la vortoj de la Budho nur por akiri profiton, sed mi ne kredas je instruo, kiel mi povas praktiki ĝin?”

  Ili similas al la malsaĝulo, kiu prenis aliulon kiel sian fraton por akiri monon sed diris, ke tiu ne estis lia frato kiam li vidis, ke la alia havas ŝuldon.