68. Sin venĝi: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
 
68. Sin venĝi
 
68. Sin venĝi
  
  Iam antaŭe, persono afliktiĝis pro malamo al iu. Aliulo demandis lin: "Pro kio vi tiel afliktiĝas?" Li respondis: "Iu atencis min, sed mi ne kapablas min venĝi. Mi ne scias, kiel mi povos lin atenci, kaj afliktiĝas ĝuste pro tio."
+
  Iam antaŭe, persono afliktiĝis pro malamo al iu. Aliulo demandis lin: "Pro kio vi tiel afliktiĝas?" Li respondis: "Iu atencis min, sed mi ne kapablas min venĝi. Mi ne scias, kiel mi povos fari malutilon al li, do mi afliktiĝas ĝuste pro tio."
  
  La aliulo respondis: "Nur per Vitalaj Sorĉvortoj vi povos atenci lin. Sed estas malavantaĝo de la sorĉarto. Antaŭ ol ekatenci lin, vi jam suferos de tio."  
+
  La aliulo respondis: "Nur per Vitalaj Sorĉvortoj vi povos venĝi vin kontraŭ li. Sed la sorĉarto havas malavantaĝon. La fatalaĵo trafos vin antaŭ ol atingi lin."  
  
  Aŭdinte la respondon, la viro ekĝojis kaj petis: "Bonvolu instrui min pri la sorĉvortoj. Mi preferas atenci lin kvankam mi suferos de tio."
+
  Aŭdinte la respondon, la viro ekĝojis kaj petis: "Bonvolu instrui min pri la sorĉvortoj. Mi preferas venĝi min kontraŭ li kvankam mi suferos de tio."
  
  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Ili volas trovi Vitalajn Sorĉvortojn por sin venĝi kontraŭ aliaj pro kolero, sed antaŭ ol atenci la aliajn, ili mem suferos de tio, kaj falos en amarajn statojn de inferulo, besto kaj malsata spirito, tute simile al la malsaĝulo.
+
  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Ili volas trovi Vitalajn Sorĉvortojn por sin venĝi kontraŭ aliaj pro kolero, sed antaŭ ol malutili al la aliaj, ili mem suferos de tio, kaj falos en amarajn statojn de inferulo, besto kaj malsata spirito, tute simile al la malsaĝulo.

Nuna versio ekde 05:01, 3 Jun. 2014