6. Malsaĝulo kun mortinta filo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  6. Malsaĝulo kun mortinta filo

  Iam malsaĝulo havis sep filojn. Iu filo mortis. Vidinte tion, la malsaĝulo volis forlasi la domon por restigi mortintan filon tie.

  Oni vidis tion kaj diris al li: “Vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bone vestigi lin kaj enterigi lin en malproksimo. Kial vi deziras restigi lin ĉi tie dum vi forlasos?”

  Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis en si: “Se mi devas enterigi lin anstataŭ restigi lin en la domo, mi devas mortigi alian filon por ligi tiun al alia pinto de mia vekto. Tiel mi povos porti ilin pli facile per vekto.” Do li mortigis alian filon kaj portis ambaŭ mortintojn en malproksiman lokon por enterigi.

  Vidinte tion, oni ridis pri li opiniante, ke oni neniam vidis tiel malsaĝan homon.

  Iu bikŝuo faris maldecaĵon kontraŭ unu disciplino, sed ne kuraĝis penti, do li kaŝis tion kiel sekreton, asertante, ke li estas pura. Iuj saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas observi disciplinon kiel teni perlon por ne perdi ĝin. Kial vi kontraŭis disciplinon sed ne pentis pri tio?” La farinto de maldecaĵo diris: “Se mi devas penti, mi do faru aliajn por penti kune.” Do li faris aliajn maldecaĵojn kontraŭ la disciplinoj kaj pentis kune. Li kondutis simile al la malsaĝulo, kies filo mortis, kaj pro tio li mortigis alian.