59. Rigardi botelfaradon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

59. Rigardi botelfaradon

  Iam antaŭe, du viroj estis kun metiisto de argilaĵo, kaj absorbite rigardis lin fari botelon per turnilo.

  Unu el ili foriris al festeno post nelonge, kaj akiris bongustan manĝaĵon kaj ankaŭ trezoron.

  La alia daŭre rigardis la botelfaradon. Li pensis: "Mi iros nur post kontentiĝo de la rigardo." La tempo forpasis iom post iom, kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis de la rigardo. Pro tio li perdis la bonŝancon por la manĝaĵo kaj ora vestaĵo.

  La malsaĝuloj ankaŭ estas similaj. Ili okupiĝas pri bagatelaj aferoj kaj trovas tion ordinara.

  Homoj faras karmon hodiaŭ,

  kaj ankaŭ alian morgaŭ.

  Estiĝis la Budho, la granda drako.

  Kaj lia voĉo tondras tra la tuta mondo.

  La darma pluvo falas ne haltigeble,

  Sed ili ne aŭskultas pro sia kaŭzo.

  Ili ne scias la alvenon de sia morto,

  Kaj perdas la bonŝancon al budhismo.

  Ili ne povas akiri trezoron de la darmo,

  Sed ĉiam restas en la sufera stato.

  Ili kontraŭas la ĝustan darmon.

  Pro sia rigardo de botelfarado.

  Pro la vidpunkto de eterneco.

  Ili perdas ĉiujn profitoj el darmo.

  Kaj neniam havas esperon de liberiĝo.