5. Prezisto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

5. Prezisto

[Malsaĝo]

  En malproksima loko reĝo regis en Benareso de norda Hindio antaŭ longa tempo. Unu el liaj korteganoj estis nomata Kortega Prezisto. Li estis tre honesta. Lia devo estis difini la justan prezon por ĉio, kion la reĝo volis aĉeti aŭ vendi.

  La reĝo ne akiris grandan profiton laŭ sia deziro, do al li ne plaĉis la prezo difinita de la prezisto. Li nek volis pagi multe kiam li aĉetis nek volis vendi por tiom, kiom li opiniis ne sufiĉa. Do li decidis ŝanĝi la preziston.

  Iutage li vidis plaĉan junulon kaj pensis: "Tiu ĉi junulo konvenas por esti mia prezisto." Do li eksigis la antaŭan honestulon kaj enoficigis la junulon kiel novan preziston. La junulo pensis: "Mi devas plezurigi la reĝon per aĉeto je malalta prezo kaj vendo je tre alta." Do li difinis ridindan prezon ignorante la veran valoron. Tio donis al la avida reĝo multe da profito kaj ege ĝojigis lin. Samtempe pro tio malĝojis ĉiuj aliaj, inkluzive de aliaj korteganoj kaj ordinaruloj, kiuj komercis kun la nova prezisto.

  Iutage alilanda ĉevalvendisto venis al Benareso kun 500 ĉevaloj por vendi. La ĉevalaro konsistis el ĉevaloj, ĉevalinoj kaj ĉevalidoj. La reĝo invitis la vendiston al la palaco kaj alvenigis la kortegan preziston por difini la prezon de ĉiuj 500 ĉevaloj. Kun intenco nur plezurigi la reĝon, la junulo diris: "La tuta ĉevalaro valoras tason da rizo." Do la reĝo ordonis, ke oni pagu al la vendisto tason da rizo kaj konduku ĉiujn ĉevalojn en la reĝan ĉevalejon.

  Kompreneble, la vendisto de ĉevaloj estis ege malĝoja, sed li povis fari nenion kontraŭ tio. Informiĝinte pri la antaŭa prezisto honesta kaj justa, la vendisto faris specialan viziton kaj informis al li, kio okazis. Li petis proponon de la antaŭa prezisto por akiri la justan pagon de la reĝo. La antaŭa prezisto respondis: "Se vi agos laŭ mia propono, la reĝo konvinkiĝos pri la vera valoro de la ĉevaloj. Iru al la prezisto kaj subaĉetu lin per valora donaco. Petu lin difini la valoron de taso da rizo antaŭ la reĝo. Se li konsentos, venu kaj diru al mi. Mi iros al la reĝo kune kun vi."

  La vendisto vizitis la preziston laŭ la propono kaj prezentis al li valoran donacon. La prezisto ekzaltiĝis de la donaco kaj vidis la valoron plezurigi la vendiston. La vendisto petis: "Mi estas tre kontenta pri la prezo, kiun vi difinis. Ĉu vi bonvolus konvinki la reĝon pri valoro de taso da rizo?" La malsaĝa prezisto respondis senpripense: "Kial ne? Mi povos klarigi al vi pri la valoro de taso da rizo eĉ antaŭ la reĝo."

  La prezisto opiniis, ke la vendisto de ĉevaloj estas tre kontenta pri la taso da rizo. Li do aranĝis aŭdiencon de la reĝo al la komercisto, kiam ĉi lasta decidis forlasi Benareson por reveni al sia lando. La komercisto raportis tion al la estinta prezisto, kaj ili kune vizitis la reĝon.

  Ĉiuj ministroj kaj korteganoj kolektiĝis en la kortega kunvenejo. La komercisto de ĉevaloj diris al la reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi komprenas, ke en via lando miaj kvincent ĉevaloj valoras nur tason da rizo. Antaŭ la forlaso el via lando, mi volas scii pri valoro de taso da rizo." La reĝo sin turnis al la prezisto kaj diris: "Kio estas la valoro de taso da rizo en nia lando?"

  La malsaĝa prezisto iam intencis plezurigi la reĝon kaj difinis la prezon de kvincent ĉevaloj je taso da rizo. Nun akceptinte la subaĉeton de la alilanda komercisto, li volis ankaŭ plezurigi al li. Do li respondis al la reĝo kun serioza mieno: "Via Reĝa Moŝto! Taso da rizo valoras la urbon de Benareso, eĉ inkluzive de via haremo kaj ĉiuj ĉirkaŭurboj de la urbo. Alivorte, ĝi valoras la tutan regnon de Benareso!"

  Aŭdinte tion, de ridego eksplodis ĉiuj el la reĝaj ministroj kaj korteganoj en la tuta kunvenejo, frapante sian korpon per ambaŭ manoj. Kiam ili iom kvietiĝis, ili diris: "Antaŭe ni aŭdis, ke la regno estas senpreza. Nun ni informiĝis, ke la tuta Benareso, kun palacoj kaj etaĝdomoj valoras nur tason da rizo! La difino de la prezisto estas vere kurioza. Li nur taŭgas por kontentigi vian postulon, sed ne por difini justan prezon al la vendisto, kiu vendis ĉevalojn en nia lando."

  Aŭdinte la ridojn kaj vortojn de la ministroj kaj korteganoj, la reĝo sentis grandan honton. Li do repostenigis la antaŭan preziston. Li konsentis pri la justa prezo difinita de la honesta prezisto por la ĉevaloj. La reĝo kaj liaj regatoj vivis juste kaj prospere pro la grava leciono.

  La moralinstruo estas: Malsaĝulo en alta posteno povas hontigi eĉ la reĝon.