4. La Kvin Maksimoj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

4. La kvin maksimoj

  Demando: La ideo de aliaj religioj pri ĝusteco kaj eraro venas el iliaj dogmoj pri dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta kaj erara?

  Respondo: Malbonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en avido, malamo kaj iluzio, kaj kondukantaj nin for de nirvano. Bonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en malavido, amo kaj saĝo, kaj helpantaj nin purigi la vojon al nirvano. En la di-centraj religioj vi devas agi laŭ ordono por scii, kio estas ĝusta kaj ne, sed en hom-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundan memkonscion kaj memkomprenon por scii, kio estas ĝusta kaj ne. Etikoj baziĝantaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol obeado al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta kaj ne, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, kaj respektivaj efikoj kaŭzitaj de la ago al ni mem kaj al aliuloj. Se la intenco estas bona, radikinta en malavaro, amo kaj saĝo, kaj helpas nin mem esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, kaj helpas aliulojn esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj , niaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj. Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek aliulojn. Iam miaj intencoj estas malproksimaj de bono, tamen mia ago helpas aliulojn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas nur min, kaj eble kaŭzas suferon al aliuloj. En tia okazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona. Kiam la intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj aliulojn, tiam la konduto estas tute bona.

  Demando: Do ĉu Budhismo havas kodon de moralo?

  Respondo: Jes, ĝi havas. La Kvin Maksimoj estas la fundamentoj de budhisma moralo. La unua maksimo estas sindeteno de mortigo aŭ damaĝo al vivestaĵoj; la dua estas sindeteno de ŝtelado; la tria estas sindeteno de seksa miskonduto; la kvara estas sindeteno de mensogo kaj la kvina estas sindeteno de alkoholaĵo kaj toksoj.

  Demando: Sed iam certe estas bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iun, kiu tuj mortigos vin.

  Respondo: Eble tio estus bona por vi, sed kio okazus al la insekto aŭ homo mortigita? Ili ankaŭ deziris vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi insekton disvastigantan malsanon, via intenco eble estas miksaĵo de bona memzorgo kaj malbona venĝo. La ago profitigos vin mem, tio estas bona, sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon, tio estas malbona. Do iam mortigo eble estas necesa, sed tio neniam estas tute bona.

  Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.

  Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon ampleksan kaj sendistingan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero aŭ vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, suĉi lastan sukon el ĝi, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝis; riveroj poluciiĝis kaj sekiĝis; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj malaperis kaj montdeklivoj dezertiĝis kaj eroziiĝis. Eĉ klimato ŝanĝiĝis. Se oni ne tiel hastus fari ekspluatadon, detruadon kaj mortigadon, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.

  Demando: Kion Budhismo diras pri abortigo?

  Respondo: Laŭ Budhismo vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.

  Demando: Se virino estas seksatencita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?

  Respondo: Infano gravedita pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj ĝui amon kiel ĉiuj aliaj infanoj. Li aŭ ŝi ne rajtas esti mortigita simple pro tio, ke la biologia patro faris krimon. Naski infanon misforman aŭ mense malsanan estas teruraĵo por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tion, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn misformajn aŭ handikapitajn? Eble estus situacioj, en kiuj abortigo estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi vivon de la patrino. Sed mi diru honeste, ke plej da abortigoj okazas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon nur poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbonaj kaŭzoj por detrui vivon.

  Demando: Se iu memmortigus, ĉu li rompus la unuan maksimon?

  Respondo: Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble li tion faras pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj vivoj, dum memmortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la propra vivo, do tio kontraŭas maksimojn. Sed oni ne bezonas informi homon, kiu kontemplas memmortigon aŭ havas intencon memmortigi, ke tiu faro estas erara. Ni devas helpi tiun kompreni, ke memmortigo estas daŭrigo de la problemo, sed ne solvo al ĝi.

  Demando: Diru al mi pri la dua maksimo.

  Respondo: Kiam ni observas tiun ĉi maksimon, ni garantias, ke ni prenu nenion el alies posedaĵoj. La dua maksimo estas por sindeteni de nia avido kaj respekti alies posedaĵon.

  Demando: La tria maksimo diras, ke ni devas nin deteni de seksa miskonduto. Kio estas seksa miskonduto?

  Respondo: Se ni uzas trompon, ĉantaĝon aŭ forton por igi iun seksumi kun ni, tion oni nomas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estos fidelaj al ili. Kiam ni adultas, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa konduto devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi okazas, ĝi kontribuas al niaj bonfartoj mensa kaj emocia.

  Demando: Ĉu seksumado antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto?

  Respondo: Ne, nur se troviĝas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed oni ne devas forgesi, ke la biologia funkcio de seksumado estas generado, kaj se gravediĝas needziniĝinta virino, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de seksumado antaŭ la geedziĝo.

  Demando: Kion Budhismo diras pri naskolimigo?

  Respondo: Iuj religioj instruas, ke seksa konduto pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke seksa konduto havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generado, kiel esprimo de amo kaj deziro inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte Budhismo povus diri, ke en la mondo kie okazas loĝantara eksplodo, naskolimigo estas vere farinda.

  Demando: Sed kio estas pri la kvara maksimo? Ĉu eblas vivi sen mensogo?

  Respondo: Se oni vere ne povas komerci aŭ vivi en socio sen mensogo, ŝanĝiĝon bezonas tia abomeninda kaj korupta stato. Budhano estas tiu, kiu klopodas fari ion praktikan pri la problemo per strebo esti pli fidinda kaj honesta.

  Demando: Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?

  Respondo: Se mi havas bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, mi senhezite mensogos kiel budhano inteligenta kaj zorgema. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol mensogo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifas, ke mi savas vivon, mi devas tion fari. Mi ĉiam povos kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povos revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimoj devas praktikiĝi kun granda zorgo kaj nur esti ignoritaj en tre ekstremaj okazoj.

  Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵo kaj toksoj. Kial?

  Respondo: Homoj ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas solaj, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon, kaj kiam ili drinkas kune, la celo kutime estas serĉi konformiĝon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konscion kaj konfuzas ilian singardemon. Se ili drinkas multe, la efiko povas esti detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn post kiam vi rompas la kvinan.

  Demando: Sed drinketo ne vere rompas la maksimon, ĉu? Tio nur estas malgranda afero.

  Respondo: Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?

  Demando: Ĉu fumado kontraŭas la kvinan maksimon?

  Respondo: Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Fumanto ankoraŭ estas vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estus ne farinda, tamen ĝi ne kontraŭus la maksimojn.

  Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi kion ne fari, sed ili ne diras al vi kion fari.

  Respondo: La kvin maksimoj estas fundamentoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas per kono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diris, ke ni devas komenci per sindeteno de mensogo. Poste, ni povos diri veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diris:

  "Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por okazigi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliproksimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo; harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, senkulpigebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj plaĉa al plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas konvene, kio estas trafa pri darmo kaj pri disciplino. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn."

  M.I, I79