38. Trinki akvon el bambua tubo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
38. Trinki akvon el bambua tubo
+
  38. Trinki akvon el bambua tubo
  
  Iam antaŭe iu soifiĝis kaj laciĝis dum la vojaĝo. Vidinte, ke klara akvo fluas el bambua tubo, li tuj aliris por trinki.
+
  Iam antaŭe iu fariĝis soifa kaj laca dum vojaĝo. Vidinte, ke klara akvo fluas el bambua tubo, li tuj aliris por trinki.
  
  Trinkinte ĝiskontente, li levis la manon kaj diris al la bambua tubo: "Mi jam trinkis sufiĉe. Ĉesigu vian fluadon."
+
  Trinkinte ĝiskontente, li levis la manon kaj diris al la bambua tubo: "Haltu! Mi jam sufiĉe trinkis."
  
  Vidinte, ke la akvo daŭre fluas spite al liaj vortoj, li diris kolere: "Mi jam fintrinkis kaj ordonis vin ne plu veni. Kial vi ankoraŭ venas?"
 
  Iu vidis tion kaj diris: "Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi ne foriras, sed ordonas la akvon ĉesi?" Li do tiris la malsaĝulon al alia loko.
+
  Iu vidis tion kaj diris: "Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi ne foriras, sed ordonas la akvon halti?" Li do tiris la malsaĝulon al alia loko.
  
  La mondanoj ankaŭ kondutis same. Ili trinkis la maldolĉan akvon de kvin avidecoj al la materio, sono, odoro, gusto kaj tuŝo pro la soifo al naskiĝo kaj morto. Enuiĝinte de la kvin avidecoj kvazaŭ ili kontentiĝus de la trinkado, ili diris: "Ĉiuj eksteraj statoj de materio, sono, odoro, gusto kaj tuŝo ne plu aperi antaŭ mi." Sed la kvin avidecoj daŭras senĉese. Vidinte tion, ili ekkoleris: "Mi ordonis, ke vi ĉesu, kaj ne plu venu, sed kial vi ankoraŭ venas kaj lasas min vidi vin?"
+
  La mondanoj ankaŭ kondutis same. Pro la soifo al naskiĝo kaj morto ili trinkis la maldolĉan akvon de avideco al la kvin objektoj de okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo. Enuinte en la avideco kvazaŭ ili kontentiĝus de la trinkado, ili diris: "Ĉiuj eksteraj objektoj de la kvin sensoj ne plu aperu antaŭ mi." Sed la avideco daŭras senĉese. Vidinte tion, ili ekkoleris: "Mi ordonis, ke vi haltu kaj ne plu venu, sed kial vi ankoraŭ venas kaj lasas min vidi vin?"
  
  Tiam saĝulo diris al ili: "Se vi volas atingi liberiĝon, vi devas deteni viajn ses sensojn kaj menson de la iluzioj, por ke vi atingu sukceson. Kial vi deziras, ke ili ne aperu, por ke vi ne vidu ilin?" Ili similis al la malsaĝulo, kiu trinkis akvon.
 
Kiel registrite je 15:34, 19 Apr. 2014