37. Mortigi bovojn

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

37. Mortigi bovojn

  Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li ofte kondukis ilin al akvo kaj herbejo por paŝti.

  Foje, unu bovo estis manĝita de tigro..

  La bovisto pensis: “Mi jam perdis unu bovon, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa sumo de miaj bovoj. Por kio mi ankoraŭ retenas la bovaron?” Li do pelis la bovojn al alta monto super profunda valo kaj puŝis de sur la monto kaj mortigis ĉiujn bovojn.

  La malsaĝaj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili observas la disciplinaron de la Budho. Sed rompinte unu disciplon, ili ne havas bedaŭron por penti, sed pensis: “Mi jam rompis unu disciplinon, kaj ne plu perfektas mia observado al disciplinaro. Por kio mi ankoraŭ observas la aliajn disciplinojn?” Li do rompas ĉion senescepte, simile al la malsaĝulo, kiu mortigis ĉiujn bovojn.