36. Birdoj Saĝaj kaj Malsaĝaj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  36. Birdoj Saĝaj kaj Malsaĝaj

  [Bona Averto]

  Iam estis giganta arbo en arbaro. Multaj birdoj vivis sur la arbo, kaj ilia estro estis la plej saĝa el ili.

  Iutage, la estro vidis du branĉojn frotantaj unu kontraŭ la alia. Tio faligis lignerojn sur la teron. Tiam li rimarkis fumeton leviĝantan de la reciproke frotantaj branĉoj. Li pensis: "Sendube okazos fajro, kiu bruligos la tutan arbaron."

  Do la saĝa maljuna birdo kunvenigis ĉiujn birdojn vivantajn sur la giganta arbo. Li sincere avertis al ili: "Miaj karaj amikoj, brulos la arbo, sur kiu ni vivas. La fajro detruos la tutan arbaron. Do estos danĝere resti ĉi tie. Ni tuj forlasu la arbaron!"

  Saĝaj birdoj konsentis pri lia averto. Do ili flugis al alia arbaro en malsama lando. Sed la birdoj ne tiel saĝaj diris: "La maljuna estro estas timema. Li eĉ imagis krokodilojn el guto da akvo! Kial ni forlasu niajn nestojn komfortajn kaj ĉiam sekurajn? Lasu la timemulojn forflugi. Ni fidu nian arbon kuraĝe!"

  Post nelonge, vere okazis fatalaĵo kiel avertis la saĝa gvidanto. La reciproke frotantaj branĉoj estigis fajreron, kiu falis en sekajn foliojn sub la arbo. La fajreroj fariĝis fajro pli kaj pli granda. Post nelonge, la giganta arbo ekbrulis. La restantaj malsaĝaj birdoj blindiĝis kaj sufokiĝis en fumo. Multaj ne eskapintaj birdoj pereis en la fajro.

  La moralinstruo estas: Oni riskas sian vivon, se ignorante la admonon de saĝuloj.