35. Spegulo en la skatolo de trezoro: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(6 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
35. Spegulo en la skatolo de trezoro
+
  35. Spegulo en la skatolo de trezoro
  
  Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan monon de aliaj sed ne povis repagi, do li forfuĝis.
+
  Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan sumon al aliaj kaj ne kapablis redoni, do li povis fari nenion ol forfuĝi.
  
  En la dezerto li renkontis skatolon plenan de trezoro. Sub la kovrilo de la skatolo kuŝis spegulo sur la trezoro.
+
  En dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro. Sur la trezoro kuŝis spegulo sub la skatola kovrilo.
  
  Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed li tuj teruriĝis kiam li vidis homon en la spegulo. Ii do diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: “Mi opiniis, ke ĝi estas malplena , sed ne atendis, ke vi estas en ĝi. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!
+
  Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li teruriĝis kaj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: "Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne scias, ke vi estas ene. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!"
  
  La ordinaraj homoj estas ankaŭ similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj, morto, marao kaj ŝuldatoj,ili volas fuĝi el la vivirklo de naskiĝo kaj morto, do ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la trezoran skatolon. Sed ili estas mistifikitaj de la spegulo pri egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili malnobliĝas, perdas ĉiujn meritojn, atingojn de meditado, bonon de pureco, kaj fruktojn de tri vojoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoran skatolon, la homoj kroĉiĝinta al egoismo ankaŭ kondutas same.
+
  La ordinaraj homoj ankaŭ estas similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj kaj persekutite de morto, Marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivcirklo de naskiĝo kaj morto. Ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili konfuziĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili degeneras, perdas ĉiujn meritojn, meditajn atingojn, purecon, kaj sanktajn fruktojn de la tri ŝtupoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝintaj al egoo ankaŭ faras same.

Nuna versio ekde 04:51, 7 Nov. 2014